Preskaŭ ne ekzistas tago dum la kalendara
jaro, en kiu oni ne aranĝas iujn kunvenojn dum kiuj estas priparolata la
estonteco de Eŭropo. Ĉi jare tiaj aranĝoj eĉ eble pli multas pro la fakto, ke ĉi
jare oni memoris kaj festis 50 jarojn de la Roma traktaĵo.
Mia intenco ĉi tie estas nek
klarigi la dokumenton mem, nek komenti la historiajn eventojn. Ĉar i.a. mi
konscias, ke ĉi tiu testo tuj okulfrapus iujn kiuj i.a. eble tuj atentigus la
ĝeneralan publikon ke mi ne estas fakulo pri eŭropaj temoj, kaj krome eble
marĝene la komento povus esti: kion neeŭropano povas diri pri Eŭropo!
Tamen, mi skribas ĉi tiujn
liniojn, ĉar miaopinie ĉiuj bonvolaj/bonintencaj homoj (inter kiuj mi fiere
enlistigas min mem!) ja devas pensi, kaj pri la nuna momento, kaj pri la
estonteco.
Okaze de supre menciita duon-jarcenta
jubileo ĉi jare en Stuttgart ariĝis Kristanoj. Ke ne temas pri iu marĝena
renkontiĝo ekzistas pluraj pruvoj. Altaj aŭspiciantoj de ĉi tiu kunveno estis la
prezidanto de la Eŭropa komisiono Manuel Barroso kaj la prezidanto de la
Ministeria konsilio de la regiono Baden-Württemberg Günther Oettinger. La
kunvenon mem partoprenis vicprezidanto de la Eŭropa komisiono Jacques Barrot kaj
la itala ĉefministro Romano Prodi, dum pluraj eŭropaj politikistoj sendis
salutmesaĝojn. I.a. la germana prezidanto Horst Köhler, la germana kancelierino
Angela Merkel, la irlanda prezidantino Mary McAleese, la itala prezidanto
Giorgio Napolitano, la kroata ĉefministro Ivo Sanader.
La kunvenon partoprenis
altrangaj reprezentantoj de la kristanaj eklezioj: prezidanto de la prezidanto
de la Papa konsilio por unuiĝo de kristanoj kardinalo Walter Kasper, la praga
ĉefepiskopo kardinalo Miloslav Vlk, la prezidanto de la ĉeĥa episkopara
konferenco ĉefepiskopo Jan Graubner, la episkopo de diocezo Rottenburg-Stuttgart
Gebhard Fürst, la helpepiskopo de diocezo Rottenburg-Stuttgart Thomas Maria Renz,
la prezidanto de la Eŭropa konsilio de Eklezioj Arnold de Clermont, prezidanto
de la Eŭropa pentekosta konsilio Ingolf Ellssel, la episkopo de la Luterana
eklezio Jürgen Johannesdotter, la episkopo de la Evangelia Eklezio Württemberg
Frank O. July, la reprezentanto de la Ortodoksa Eklezio por Germanio kaj norda
Eŭropo metropolito Serafim Joanta, la reprezentanto de la Greka ortodoksa
Eklezio en Bruselo episkopo Atahanasios Chafzopoulos, k.a.
Ĉi kristana aranĝo dediĉita al
la estonteco de Eŭropo estis du parta: la 10an kaj 11an de majo okazis la
kongreso titolita "Kune sur vojo" kun ĉ. 3000 partoprenantoj kaj la 12an de majo
kunveno "Kune por Eŭropo" kun 12.000 surlokaj partoprenantoj en la sporthalo "Hanns
Martin Schleyer" kaj krome ankoraŭ pluraj miloj da homoj en 55 eŭropaj urboj
estis per satelita elsendo ligitaj kun la partoprenantoj. Al tiu nombro
aldoniĝas pliaj miloj da bonkoraj homoj kiuj "spektis" la renkontiĝon pere de
interreto.
La diskuto disvolviĝis la unuan
tagon en dudeko da forumoj kaj la duan tagon en deko da rondo tabloj i.a. pri la
temoj: evangelizado, ekumenismo, geedziĝo kaj familio, defendo de la vivo,
politika agado, migrado, ekonomio, naturprotektado, medioj. Per ĉi kunveno oni
deziris atesti novaĵon en la eŭropa historio, t.e. la konstantan pligrandigon de
la reto de la laikaj kristanaj komunumoj kaj movadoj cele al la komuna progreso
de la kontinento.
Konkludante la kunvenon,
kardinalo Miloslav Vlk ĝoje diris: Mi povas deklari, ke dum ĉi tiuj tagoj mi
estis atestanto de miraklo. Tiu miraklo rilatas al la vortoj de Kristo "Ke ĉiuj
estu unu". Jes, tio komencas realiĝi kaj tio donas al ni grandan esperon sur la
vojo, kiu estas antaŭ ni. Eŭropo aŭskultas nian voĉon, ĝi vidas ĉi miraklon.
Gravas nia komuneco kaj profundigo de la unueco, sed same gravas, ke tiun
unuecon ni portu tra Eŭropo kaj tiel nia unueco en la Sankta Spirito kontribuos
al la unueco de Eŭropo.
La Prezidanto de la Evangeliaj
eklezioj en Germanio episkopo Wolfang Huber diris, ke ĉi iniciato de unueco
neniun ekskludas. Eŭropo devas havi animon kiu al ĝi devas doni ĝuste la
kristanoj. Ĉe la fino de sia konkludo la episkopo diris: "ni konscias, ke ni ne
estas konkurencaj unu al la aliaj. Ni estas malsamaj kaj ĝuste tiu malsameco
invitas nin per la kredo atesti la veron, kiu superas ĉiun unuopan movadon kaj
Eklezion. Se tiel ni agas, ni troviĝas sur bona vojo".
Ĉi tiu granda kristana kunveno
finis per prezento de la deklaracio. Pere de ĝi oni atentigas, ke la konscio,
pri diversecoj prezentas riĉecon, ne timon aŭ disiron, kaj tio povas esti signo
de espero ĉie kie la kunvivado estas endanĝerigita.
Oni ankaŭ mesaĝis:
"Hodiaŭ ni deziras montri la
fruktojn de la kristanaj radikoj de Eŭropo – la pasintecon, la nuntempon kaj la
estontecon de ĝia historio, kiu vivis ankaŭ en la okuloj de ĝiaj kunfondintoj.
Ni dankas al ĉiuj, kiuj kontribuis al interpaciĝo kaj la paco inter la eŭropaj
popoloj. Ni deziras ke Eŭropo kiu vundis la homaron per koloniado, tutmondaj
militoj, holokaŭsto pli firme montru sian pretecon kontribui al la konstruo de
la pli frateca mondo."
Pere de la deklaro, oni sep
foje diris JES:
- JES por la vivo kaj ĝia
protektado de la koncipo ĝis ĝia natura fino
- JES por la familio kiel
nediŝirebla unio de amo inter viro kaj virino kies bazo por solidara socio
malferma al la estonteco
- JES por ĉio kreita kaj
defendanta la naturon kaj ĝian ĉirkaŭaĵon
- JES por la justa ekonomio en
la servo de ĉiu homo kaj la tuta homaro
- JES por solidareco kun
malriĉuloj kaj la forĵetitaj, por proksimuloj kaj malproksimuloj. Ni postulas de
niaj registaroj kaj de la Eŭropa Unio ke ili pli firme ekagu por helpo al
malriĉuloj kaj por la evoluo de la neglektitaj landoj, unuavice en Afriko
- JES por la paco, ĉar sen la
paco la mondo ne havas estontecon
- JES por respondeco de la tuta
socio, kaj precipe ke la urboj estu lokoj por ĉies partopreno, loko por
solidareco kaj akcepto de alikulturaj kaj alidevenaj personoj.
Por realigado de ĉi tiuj "JES"
la kristanoj invitas al kunlaboro ĉiujn homojn, instituciojn kaj ĉiujn sociajn
kaj politikajn fortojn, ĉar oni deziras kontribui al la paco kaj unueco, la
bazoj de la hodiaŭa Eŭropo.
Marija Beloševiæ
[
ENHAVO | SADRŽAJ ]