Ravna Gora situas meze de Gorski kotar, 800
metroj super la marnivelo kaj nur 45 km for de maro, pli-malpli duonvoje inter
Rijeka kaj Karlovac ĉe la trafiknodo de la nova aŭtoŝoseo.
Kvankam Ravna Gora estis
loĝigita dum la epoko de la Militregiono (Militregiono aŭ Militlimo estis nomita
la ĉelima regiono de la Habsburga monarkio kiu komence rolis kiel defendzono
kontraŭ la Turkoj - poste tiu tereno iĝis milita regiono), plej signife ĝi
komencis evolui post la jaro 1732, kiam oni konstruis la aŭtoŝoseon Karolina (la
konstruo de la aŭtovojo Karolina komencis en la jaro 1726 kaj ĝi ricevis la
nomon laŭ la imperiestro Karlo. Ĝi kunligis Karlovac kaj Bakar), la unuan
regionan ŝoseon, apud kiu plej parte sterniĝas Ravna Gora.
Jam
la 14an de marto 1785 la posteulo de la imperiestrino Maria Tereza, imperiestro
Jozefo la 2a donis al Ravna Gora ĉarton, per kio ĝi estis enlistigita inter la
privilegiitaj liberaj urboj ene de la imperio. Dank' al tio, ĝi pli rapide
evoluis. Krome, la imperiestro Jozefo la 2a donis al Ravna Gora blazonon ene de
kiu estas skribite "Sigill. privileg. oppidi Regii Ravna Gora".
La nomo Ravna Gora (ebena monto)
montriĝas ke temas pri ligo inter ebenaĵo kaj monto. La montoj kiuj ĉirkaŭas ĝin
kaj kvazaŭ konkurencas per siaj belecoj kaj altecoj (Bjelolasica, Višnjevica,
Suhi Vrh, Javorova kosa kaj Kosica) igas Ravna Gora alloga dum la tuta jaro. Ĉi
tie troviĝas paradizo de la netuŝita naturo kaj freŝa aero kiu igas la lokon
alloga por montgrimpantoj, skiantoj, biciklantoj kaj ĉiuj naturamantoj.
En la regiono de Ravna Gora oni
aranĝis kaj markis tri montbiciklantajn vojojn longaj 30, 40 kaj 69 km. Krome
estis markita ankaŭ "La montvojo de Ravna Gora" kiu sterniĝas inter Kicljeve
jame (la plej longa esplorita kavreto en Kroatio) ĝis la Kroata olimpika centro
"Bjelolasica". La beleco de ĉi tiu regiono estas plej bone vidata el pluraj
montplataĵoj, aparte el tiu kiu troviĝas sur Javorova kosa, de kie sterniĝas
panoramo ĝis Alpoj, Triglav, Risnjak kaj ĝis la Zagreba monto.
Sur
la monto Javorova kosa troviĝas ankaŭ unu naturvidindaĵo "Božji studenac", (Dia
fonto) neelĉerpebla akvofonto, kiu laŭ la kredoj estas saniga akvo por okuloj.
Dimanĉe post la festo de Ĉielpreno de Maria (la 15an de aŭgusto) la montgrimpa
societo "Višnjevica" kunlabore kun la Turisma oficejo de Ravna Gora organizas "Pilgrimado
al la Dia fonto". Ĉi tiu manifestacio kolektas de jaro al la jaro pli da
naturamantoj.
La 7an de julio ĉi jare Ravna
Gora festis 70 jarojn de la organizita turismo. La konfirmon ke la loĝantaro de
Ravna Gora bone engaĝigis en turismon montras ankaŭ la rekono "Verda
floro" kiun
Ravna Gora ricevis de la Kroata turisma oficejo por originala turisma servo, aŭ
pli precize por la manifestaĵo "Plodovi gorja".
La panoramon de Ravna Gora
ornamas ankaŭ la preĝejo de Sta Tereza de Avila. La unua preĝejo estis
konstruita en la jaro 1770. Pro la difektoj, la preĝejo estis detruita en la
jaro 1905 kaj du jarojn poste komenciĝis la konstruo de la nuna preĝejo laŭ la
planoj de la arkitekto Herman Bolle. En la preĝejo troviĝas pluraj freskoj,
malnovaj pneŭmatikaj orgenoj kaj valora altara pentraĵo. La preĝejo posedas
ankaŭ tre valoran trezoron en kiu la plej valora estas eŭkaristia montrilo (1778
j.), kaliko (1741 j.) relikviaro de sta Simplicije (1795 j.) kiujn la
imperiestrino Maria Tereza donacis al la preĝejo kaze de ĝia konsekro.
Al la komunumo Ravna Gora
apartenas ankaŭ la loĝlokoj Stara Sušica, Kosa, Stari Laz, Šije, Leskova Draga
kaj Kupjak en kiuj troviĝas tre valoraj sakralaj konstruaĵoj inter kiuj la plej
malnova troviĝas en Stara Sušica. Temas pri la kapelo de sta Antonio de Padova
konstruita en la jaro 1874 sur la loko de iama malnova preĝejeto kiun en la jaro
1568 bruligis la turkoj. Vid-al-vide de la kapelo troviĝas la mezepoka kastelo
de la familio Frankopan kies nuna romanika stilo devenas de la 19a jarcento.
La
regiono de Ravna Gora estas interesa ankaŭ el lingva vidpunkto. Dank' al la
historia evoluo ĉi tie oni uzas apartan idiomon, kiu havas plurajn karakterizojn
de la kajkava dialekto. (Oni povus diri "kejkava" dialekto, ĉar la loĝantaro
uzas vorton "kej" anstataŭ "kaj" esperante "kio".) La regiono jam en la jaro
1819 havis sian propran dialekton. Samkiel la regiono de Ravna Gora estas
dividita je Stari Laz, Kosa, Novi Varoš, Stari Varoš, Vrh, Bajt kaj Stara
Sušica, samtiel estas dividita ankaŭ la ravnogora parolo. Tio signifas ke,
malgraŭ ke temas pri ne tro granda terspaco, oni ne ĉie parolas same. Ekz. en
Stara Varoš oni parolas la rovtaran dialekton (simila al la slovena), en Nova
Varoš oni parolas pli simile al la ŝtokava dialekto kun ikava prononco, kaj en
Stara Laz oni trovas ankaŭ la ĉakavan dialekton.
La aŭtorino de ĉi teksto, kiu devenas el Ravna
Gora verkas ankaŭ poemoj en la "loka" dialekto. Ĉi tie ni prezentas ŝian poemon
en la originalo kaj en E-traduko.
ŽVET, ŽVET
Zroka mi dejte,
dihat bi tla.
Usem 'ldim pavejte
kakova s'n bla.
Ne goste pa meni,
jukat bi tla.
Trdeji sa kamejni
ku jo
ka s'n bla.
Šuma mi treba
kričat bi tla.
Bali me do neba,
ad dec še ne bi šla.
Zroka mi dejte
zak dajim se spet,
Žvet bi tla,
a ne umret. |
MI VOLUS VIVI
Aeron al mi donu,
spiri volus mi
Al ĉiuj homoj diru
kia estas mi.
Ne piedpremu min,
mi volus plori
Ŝtonoj estas malmolaj
pli
ol estis mi.
Mi arbaron bezonas
mi krii volus.
Ĝis ĉielo min doloras,
la infanoj mi ne forlasus.
Aeron al mi donu
ĉar denove sufokiĝas mi,
Mi volus vivi
sed ne morti. |
Zdenka Svetličić
[
ENHAVO | SADRŽAJ ]