Sub la aŭspicio de la prezidento de Kroatio
Stipe Mesić kaj la kunaŭspicio de la Kroata parlamento en Ĵakovo de la
23a de junio ĝis la 8a de julio okazis "41aj Brodaĵoj de Ĵakovo".
Dank' al la strebo de
entuziasmuloj el Đakovo (Ĝakovo), la amantoj de la popolkostumoj, popolkutimoj
kaj kaj riĉa kultura heredaĵo de la riĉa lavonia kulturheredaĵo en la jaro 1967
en la slavonia urbo Ĵakovo oni iniciatis la folkloran manifestacion „"La
brodaĵoj de Đakovo". Komence ĝi daŭris nur du tagojn, sabaton kaj dimanĉon, sed
dum la postmilitaj jaroj ĝi superis la urban kaj turisman manifestacion kaj nun
ĝi daŭras dek tagojn.
Krom la folklora programo, oni
prezentas vinologion, gastronomian, literaturan, ekspozician kaj ĉevalkonkursan
programojn.
Ĉi jaraj, la 41aj sinsekvaj "Brodaĵoj
de Đakovo" komenciĝis la 23an de junio en Trnava per la manifestacio "Bonavita".
Ĉi tiu tradicia programo, la 20a ĉi jare prezentis bonkvalitajn kroatajn vinojn
kaj oni premiis la plej novajn vinprodukantojn. Oni ankaŭ organizis la konkuron
kiu povas pli engluti unutire. Tion ĉion akompanis riĉaj kultur-artaj programoj
kaj prezentoj de la folkloraj kaj tamburic-grupoj.
Dum la antaŭmanifestacia
programo en Đakovo estis organizitaj moda revuo "Etno & Fashion 2007",
renkontiĝo de la kroataj literaturaj kritikistoj, teniskonkurso, solenaĵo okaze
de "la duonjaro", prezentoj de la infanaj folkloraj grupoj ("Etaj brodaĵoj"),
per ekspozicio de la ĉasistsocietoj titolita "Sovaĝbestoj de niaj ĉasejoj",
gastro-festo "Fiŝmanĝaj de Đakova-regiono" (konkurado pri kuirado de fiŝ-gulaŝo),
prezento de la libro "Ljubav pod kišobranom" (Amo sub ombrelo) de ĝakova
verkisto Adam Rajzl, per ekspozicio kaj gustumado de pirbrando, prezento kaj
gustumo de "la slavonia kulen", k.a.
Oni organizis ekspozicion de la
metioj el Đakovo, kaj en la Muzeo de la Đakova-regiono ekspozicion "Ornamaĵoj
dum historio".
En la preĝejo de la monaĥejo de
Sta Kruco okazis koncerto de la religiaj tradiciaj popolaj kantoj. Antaŭ la
malfermo de la folklora programo de "Brodaĵoj de Đakovo" ĉe la katedralo en
Đakovo (por kiu oni diras, ke ne ekzistas pli bela inter Londono kaj Istanbulo)
folkloran programon prezentis la kultur-arta societo "Kristal Sladorana" el
Županja. La programo de la solena inaŭguro titolita "Ni iras al reĝo, Ljeljo"
kies aŭtoro estas prof, Mirko Ćurić, estis prezentita sur la Strossmayer-placo
antaŭ la katedralo. En la prezento partopreni la aktoroj de la Kroata
popolteatro el Osijek (A. Schmidt, S. Tankosić, V. Janković, D. Panić, S. Spišić,
k.a.). Partoprenis ankaŭ la kultur-artaj societoj "Tena" el Đakovo kaj "Stari
graničar" el Županja, kaj la muzikan parton prezentis la tamburic-grupoj
"Slavonske lole", "Đerdani", "Zvona", "Slavonski dukati", "Slavonija band" kaj
sol-kantantistoj Vera Svoboda, Šima Jovanovac kaj la fratinoj Sanja kaj Tanja
Živković.
Sabaton la 7an de julio okazis
ĉevalkonkurso ĉe la ĉevalkurejo de la ŝtata ĉevalbredejo en Đakovo kiu
pasintjare festis 500 jarojn de la ekzisto.
En la katedralo okazis koncerto
de la klasika muziko kiun prezentis la orgenisto Mario Perestegi kaj
Brasskvinteto Maestozo.
Ĉe la granda scenejo en la
Strossmayer-parko prezentiĝis la folkloraj grupoj el la Đakova-regiono kaj
folkloraj grupoj el Aŭstralio, Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Ĉilio, Hungario,
Italio. Anonciĝis sed ne alvenis folkloraj grupoj el Bulgario, Ganao kaj Turkio.
Dimanĉon la 9an de julio dum la
matenaj horoj estis organizita solena procesio de ĉiuj partoprenantoj en la
programo, ĉ. 3000 personoj el 53 folkloraj societoj folkloraj societoj kaj
gastoj el Aŭstrio, Bosnio kaj Hercegovino, Hungario, Italio, Kanado, Meksikio.
Krom ili prezentiĝis la urbaj
maĵoretinoj, la blovorkestro de la Volontula fajrobrigadista societo Đakovo, la
Kinologia societo "La kroata ŝafhundo" kaj rajdantoj kaj geedziĝaj
ĉevalveturiloj.
Post tio, en la katedralo
okazis solena meso, post kiu sekvis riĉa internacia folklora programo. Samtempe
okazis fina ĉevalkonkuro.
La saman tagon posttagmeze
okazis revuo de folkloro de la kroata regiono Slavonio kaj Baranja. Vespere
kadre de la programo "Slavonio, nobellando" okazis elekto de la plej belaj
popolkostumoj en la kategorio: fraŭlina, junedzina kaj fraŭla. La programon
partoprenis la konataj kroataj humuristoj Bać' Roka kaj av' Tunja, la konata
kantisto Krunoslav Kićo Slabinac kaj tamburic-grupoj "Slavonske lole" kaj
"Zvona".
La programo finiĝis per la
koncerto de la muzikgrupo "Colonia" en granda tendo. Dum la manifestaciaj tagoj
prezentiĝis pluraj aliaj konataj kroataj kantistoj kaj muzikgrupoj.
Okaze de la manifestacio "Brodaĵoj
de Đakovo" fine de junio kaj komence de julio Đakovon krom la loĝantaro de la
ĉirkaŭaj loĝlokoj vizitas turistoj el aliaj kroataj regionoj kaj el eksterlando.
Ĉi tiun regionon, iom malgrande nombre oni vizitas dum la tuta jaro, ĉar Đakovo
kaj ĝia ĉirkaŭaĵo en la koro de Slavonio havas multon por montri kaj proponi.
La ĉefa sponsoro de la ĉijara
manifestacio estis la bierejo de Osijek.
Željko Vurm