La unuan ĉi mondan krion la eta Vid faris
la 2an de majo 2005, dudek minutojn antaŭ la noktomezo. Jen mallongaj
interesaj notoj kiujn faris lia patrino.
merkredon la 14an de junio 2006
Vid 13 monata
Vindon en rubaĵon
De ie emo al agado en la okuloj
de mia filo. Post la "priservo" de la postaĵo, li mem prenis la vindon kaj
rapide kuris al la kuirejo, malfermis la pordon sub la lavujo kaj ĵetis la
vindon en la rubaĵon.
Ha jes, li fermis la pordon de
la kuireja ŝranko. Kaj ĉio farita ene de 3-4 sekundoj! Post tiu faro, la
gepatroj signife rigardis unun la alian, kun demando survizaĝe: kiam li sukcesis
praktiki tiujn farojn?
merkredon la 19an de julio 2006
14 monata
TELE-TABIS
Patro "vartistino" feliĉe
sendis SMS dum ferioj: "Vid malkovris Teletabis!" Kaj la panjo laboras. Krome,
patro aldonis, ke la tagon antaŭe Vid rigardis la foton de la panjo kaj sopiris
pri ŝi. Kia komplimento!
dimanĉon la 3an de septembro 2006
16 monata
Interpersona batalo
Loko: infanludejo
En unu momento Vid konstatas,
ke li ne solas. Apud li iras lia ombro. Tio tute ne feliĉigas lin. Eĉ pli, la
unua reago estas fuĝo (fuĝo de si mem), sed kien li, tie ankaŭ la ombro. Sekvis
kiel reago batalo, se li movis la piedon, la ombro ne moviĝis. Fino de la agado:
Li etendas la manojn al la panjo. Kion ajn li faras, panjo fieras pri tio.
dimanĉon la 24an de septembro 2006
KEMPU
Ni gastis ĉe la amikino
Margareta. Vid ekdeziris terpomon bakitan en bakujo, kiun oni servis. Manĝante
li konstante ripetadis: kempu, kempu tiel ŝanĝante la kroatan esprimon "krumpir"
(terpomo). La lastan pecon el la telero, li ne plu povis puŝi en la buŝon, sed
li prenis ĝin en la manon! Malgraŭ la provoj de la gepatroj, ke ili forprenu la
peceton el lia mano, Vid daŭre firme tenis "kempu" en la manon kaj la graso
gutis el la mano dum la reveno hejmen. Veninte antaŭ la hejman pordon li fiere
enmetis la peceton en la buŝon. La manojn li poste lavis dum duonhoro. (Kaj iu
diras, ke mi kritikas la kuirmanieron de Margareta, nome, ke la terpomo estis
tro grasa!)
dimanĉon la 1an de oktobro 2006
Preparo por la lernejo
La avo finis sian duhoran avo-servon
deĵoradon, dum la gepatroj iris al la meso kaj tagmanĝo. Veninte por lin
kunpreni, Vid montris al la panjo la preparitan sakon, kiun li metis ĉe la pordo.
En ĝi estis la enhavo: la pisitaj bluaj pantalonoj, kelkaj plenskribitaj
paperetoj, reklama flugfolio pri meblo kaj cicumo. Nome, Vid pretigis sian
lernejsakon.
Jen kiel influas libreto "Pipo
kaj Pika en lernejo", dum la panjo pensis pri la rakontoj "Kato forlasis la
domon" aŭ "Kiel ekestas infanoj"…
dimanĉon la 8an de oktobro 2006, antaŭvespero
Kial-tial
Kvankam la panjo de Vid
instruas aliajn, ke oni ne starigu la demandoj "Kial" se oni ne deziras aŭdi
senkulpigon, ŝi tamen daŭre agas laŭ la malĝuste. Jen la interparolo:
Panjo: Vid, ĉu ni iru bani nin?
Vid: Ne!
Panjo: Kial ne?
Vid: Tial ne!!!
mardon, la 10an de oktobro 2006
Desegnu la paĉjon!
Vid kaj panjo desegnas sur
paperetoj.
Panjo: Vid, desegnu la paĉjon.
Vid prenas la skribilon kaj
komencas skribaĉi sur la vizaĝon de paĉjo.
dimanĉon la 14an de januaro 2007
Strategio de kolero… aŭ la maniero de
Vid kiel paroli/pensi kaj senti NE!
1a paŝo: forturnas la kapon aŭ
per mano forpuŝas ĉion de si (manĝaĵon, panjon, bildlibreton kaj ĉion alian!)
2a paŝo: Elkrias unu foje forte
NE!
3a paŝo: sin ĵetas sur la
plankon surventre;
4a paŝo: li kontrolas ĉu ili
rigardas lin;
5a paŝo: permane ŝirmas la
vizaĝon
6a paŝo: imitas la ploradon
mmmmmmmmmmm
Nia kontraŭstrategio:
Ni ĵetas nin sur plankon kaj ni
faras la samon.
Rezultato: Vid konkludas –
panjo falis!
dimanĉon la 4an de februaro 2007
Surmuraj grafitioj
Dum momento mi forlasis lin
sola, por porti ion en alian ĉambron kaj li prenis skribilon de la tablo kaj jam
sur desegnis duonon de la muro.
La unua penso estis vere
destruktiva kaj normale direktita al li. Sed tuj mi ekridis kaj mi prenis
skribilon kaj super liaj grafitioj mi aldonis la daton kaj lian nomon.
Mi memoras ke iun fojon mi
metis la bateriojn en lian trajneton kaj kiam ĝi komencis veturi al mia direkto,
mi ekkriis: Helpon, helpon! Vid, kiel Maradona per maldekstra piedo elĵetis la
trajneton flanken.
Martina Kvarantan