Vizito
Estas julio kaj ĉie ĉirkaŭ ni oni «sentas»
someron. Tio, kion ni ligas kun la somero (kutime) estas la vortoj: suno, plaĝo,
ferioj, glaciaĵo.
Estas konataj ankaŭ medicinaj
asociadoj pri la somero, ekz. brulvundo, piko de ekino, salmonelo ricevita dank'
al iu kremkuko, ksm. Sed ja, aspektas alie.
Pluraj homoj ie en sia
subkonscio luktas kontraŭ la penso pri aspekto en la bankostumo. Neniu, kiun mi
konas (eĉ kun idealaj mezuroj!) kontentas. Memkompreneble aperas la demando:
kial?
La respondoj multas.
Unue, la publiko estas sentema
pri duon-malsatiĝaj manekeninoj. Kial ili estas idealoj? De kiam? Pro kio? Pro
tio, ke iuj inter ili uzas monon (jes, tamen la propran) por drogo? Kia estas la
hodiaŭa socio, kiu glorigas ĝis la ĉielo tiuj idolojn?
Due, la publiko estas
bombardata per diversaj formuloj kaj metodoj per kiuj oni povas kalkuli la
idealan pezon. Tamen, male malofte oni publike aŭdas, ke neniu inter ili estas
perfekta.
Pro tio, ni ja elpensis aliajn…
Neniam oni deziras publike diri, ke 3 kg super la t.n. ideala pezo estas
dezirinda. Dezirindaj, jes. Kial? Ilin la organismo uzos dum la krizas situacioj
(ekz. restado en hospitalo). Sen tiuj 3 «troaj» kg la malsanuloj en la hospitalo
sentas pli grandan elĉerpitecon kaj krome la eblon de la postoperacia infekto
estas pli granda.
Trie, oni starigas la demandon,
kial ni ĉiuj panike zorgas pri tiuj 2-3 troaj kilogramoj. Male neniu tro zorgas
pri la spindoloro. (Spindoloro estas io plej normala, dume 3 troaj kilogramoj
egalas al la mortpuno?)
Kombino de ĉio ĉi menciita
kontribuis al la (re)florado de la farmaci-industrio. Ĉiuj proponas sian
miraklan formulon por tiuj 3 kg, ĉar ili estas viaj plej grandaj malamikoj, sed
same de via familio, viaj samurbanoj kaj fine de la tuta socio. Oni proponas
pilolojn, teojn, ŝmiraĵojn: ĉion por ke vi/ni/ili detruu ilin!
Eble vi ekpensis leginte la
titolon de ĉi teksteton ke temas pri iu nova dieto. Ne! Temas pri simplaj
konsiloj kun la celo «misfamigi» iujn trukojn, ekz.
-artefaritaj sukeroj: ankoraŭ
unu truko. Ilia metabolismo en la korpo ne tute klaras, iuj eĉ estas
kancerogenaj. Anstataŭ ili, vi prenu brunan sukeron.
-Ĉu oni rajtas manĝi dolĉaĵojn?
Jes! Glaciaĵo tute ne estas tiom altkaloria kiel oni prezentas ĝin. Kaj ĉokolado?
Mi nur mencios, ke ekzistas fortaj pruvoj, ke du pecetoj da nigra ĉokolado
ĉiutage malpligrandigas riskon de miokardia infarkto.
-Fruktoj ekz. piro, figo,
akvomelono dikiĝas! Malvero!!! Ĉirkaŭ 60% de ĉiu frukto estas akvo, kaj sukero
el frukto etas kombino de glukozo kaj fruktozo. Krome, fruktoj abundas je
fibrinoj, kiuj estas ege sanigaj.
Anstataŭ la fino:
En Kroatio ni parolas pri kvar
kuirmanieroj. Mi ne mencios el kiu parto de Kroatio la loĝantaro estas la plej
sana.
Sed, kiam vin enuigos ĉiuj
konsultlibroj pri manĝoj provu la mediteranean manĝon.
Aŭ pli simple: paku viajn kofrojn kaj venu al
Adriatiko!
Svijetlana Akik