(originala prozo)
Mi renkontis lin en la hospitala konsultejo
de la psikiatria sekcio kies ĉefkuracisto estis D-ro K, mia malnova amiko.
Mi estis ĵus forlasinta la
kirurgian parton en kiu kuŝis mia amikino kaj preterpasante, mi intencis saluti
D-ron K post lia reveno en la ĉefurbon. Ni estis tre bonaj geamikoj eble pro
tio, ĉar nin ambaŭ altiris la sama temo. Dum nia junaĝo ni legis multajn
psikologiajn librojn kaj ofte diskuti pri homaj konfliktoj kaj reagoj. Pasis
jaroj kaj li fine efektivigis sian planon fake okupiĝi pri la homa psiko.
Ni apenaŭ komencis la
interparolon, kiam mi aŭdis timeman frapadon sur la pordon. Pri tio mi atentigis
D-ron K.
"Bonvolu eniri" - li laŭte
diris.
Neniu eniris.
Li malfermis la pordon. Mi ne
vidis la personon kiu staris ĉe la pordo kaj kun kiu mia amiko vigle parolis.
"Eniru, Marko, ne timu. Min
vizitas mia malnova amikino kaj vi povas libere eldiri vian problemon".
Li hezitis kelkan tempon,
kvazaŭ li devis unue diskuti kun si mem pri la ĵus starigita propono kaj tiam,
iom ŝanceliĝante, li enpaŝis la ĉambron.
Oni povis tuj rimarki ke li
estas simpla vilaĝano kvankam lin vestis nur la hospitala robo. Li estis
mezstatura, maldika kaj li havis densan kaj malhelan hararon. Li povis havi
proksimume 35 jarojn. Li aspektus kiel ordinara homa tipo se oni ne rimarkus ion
eksterordinaran en lia irado. Nome, li movis sin kiel iu oldulo forgesinta sian
bastonon por sin apogi. Lia vizaĝo montris plenan indiferentecon pri ĉio kio ne
koncernis liajn proprajn problemojn. Timeme li haltis apud la tablo kie ni estis
sidantaj.
"Bonvolu sidiĝi, Marko."
Li rifuzis la proponon de D-ro
K.
Kelkajn minutojn en la ĉambro
regis silento. Sur lia vizaĝo respeguliĝis la streĉeco de la trajtoj simila al
personoj, kiuj kutimas profunde enpensiĝi.
Mi vivis kun vilaĝanoj kaj mi
admiris ilian vivmanieron kaj ilian senkompleksan mondon en kiu konfliktoj
aperas kaj malaperas kiel regula sinsekvo de la vivo sen psikaj traŭmatoj kaj
neŭrozoj. Ilia ĉiutaga vivo konsistas el aŭtomataj movoj. En ilia mondo bono kaj
malbono, ĝojo kaj malĝojo, vivo kaj morto interŝanĝi kiel suno kaj pluvo. Mi
enviis ilian simplan filozofion kiu konsistas el la subkonscia instinkta talento
facile adaptiĝi al la vivo sen plendoj kaj ambicioj, kaj el la kapablo elekti
kaj trovi etajn plezurojn inter la longdaŭra kaj pena laboro. Vivante inter ili
mi neniam renkontis personon, kiu havis psikajn problemojn aŭ urbanajn neŭrozojn.
Kaj nun, antaŭ mi staras la
vilaĝano kies suferon mi rekonas. Ĝi kuŝas sur lia vizaĝo kaj mi sentis la
doloron kvazaŭ ĝi apartenus al mi mem. Li verŝajne neniam cerbumis pri tiu
abstrakta vorto kaj eĉ se oni demandus lin pri ĝia signifo li ne scipovus
respondi.
"Sinjoro doktoro" - li diris
subite kaj per la la fingro tuŝis sian kapon - "mi sentas kvazaŭ mi fariĝos
freneza. Io nekonata kuŝas en mia kapo kaj min turmentas. Mi daŭre havas
intereson pri nenio. Kion mi faru, diru al mi, sinjoro doktoro."
Kun granda peno li elparolis
tiujn vortojn kvazaŭ ĉiu aparta vorto apartenus al lia sufero.
"Marko," - respondis D-ro K
parolante malrapide kaj enpense - "estu pacienca, mi petas vin. Via problemo
estas, ke vi pro io suferas kaj ni ambaŭ devas trovi la kialon. Legu libron!
Eble tie vi trovos ion, kio ekinteresos vin."
La sufero sur lia vizaĝo
pliakriĝis.
"Mi ne scipovas legi, sinjoro
doktoro" - li diris honteme.
Instinktofulme mi kvazaŭ
ekkriis:
"Mi ekhavis la ideon" - mi
diris al D-ro K.
"Kion vi, do, proponas fari?" -
demandis min D-ro K.
"Donu al mi permeson ĉiutage
viziti Markon. Nenion alian mi diru al vi antaŭ la rezulto montriĝos."
Mia patro estis vilaĝa
instruisto kaj mi bone konis kelkajn vilaĝanojn kiuj scipovis nek legi nek
skribi. Ili apartenis al la malnova generacio, kiu ne havis okazon frekventi la
elementan lernejon. En tiu tempo ne ekzistis leĝe deviga instruado. Ili verŝajne
ne estis profunde malfeliĉaj pro tio ĉar ili ĉiam devis peti mian patron tralegi
la ĵus alvenintan leteron al kiu necesis respondi, sed eble ili hontis pro la
nekapablo Supozeble ke ili portis en si la subkonscian senton de malplivaloreco,
kiu eble iel amarigis ilian vivon, sed tamen ne grave ilin ĝenis.
Poste, dum mi oficis en la urbo,
mi ofte helpis nian purigistinon, kiu venis el la vilaĝo kaj edziniĝis al la
urbano kiu poste ŝin forlasis. Mi korespondis kun ŝia filo, kiu soldatservis. Mi
ofte pensis pri tio kiel ŝi konfidis min kaj kredis ke mi skribas ekzakte tion
kion ŝi diktas, same ke mi tralegas al ŝi ĉiun vorton kiu staras en la letero.
Ŝi estis natura, senkompleksa estaĵo kiu neniel sentis honton aŭ malplivalorecon
kaj ne trovis ke la arto scipovi legi kaj skribi estas nepre necesa bezono en la
vivo.
Tamen mi ofte cerbumadis pri la
mondo, en kiu ne regas la ĉioscianta potenco. Dum miaj vojaĝoj tra foraj kaj
nekonataj landoj de aliaj kontinentoj, kies lingvojn mi ne konis, nek povis legi
ties skribsistemojn mi pensis pri tiuj, kiuj ne scipovas skribi nek legi sian
propran lingvon.
Mi trovis kelkajn
alfabetlibrojn kaj instruis Markon per propra pedagogia sistemo. En la komenco
li forte dubis pri la sukceso.
"En mia aĝo kaj kun stulta kapo
mi neniam atingos la rezulton."
Mi insistis.
"En via aĝo, Marko ĉio estas
ebla. Vi havas 36 jarojn, ĉu ne? Se vi estas diligenta kaj obstina vi eĉ povas
akiri la universitatan diplomon. Vi estas saĝa kaj kapabla homo kaj survoje por
malkovri la alian mondon. Resaniĝi vi nepre devas, ĉu ne?"
Mi konstante kaj persiste
vortatakis lin. Li estis devigata sin defendi. Kaj fine ni ambaŭ sukcesis.
Post unu monato, kial mi ne plu
dubis pri la rezulto de mia eksperimento, mi alparolis D-ron K kaj proponis al
li ke Marko revenu hejmen.
"Mi facile malkovris vian
planon" - li diris al mi, ĝoja pro la sukcesa kaj efika terapio. Kaj li aldonis
duonŝerce kaj duonserioze: "Kelkfoje okazas, ke eĉ al psikiatroj mankas fantazio."
Mi ne emis diskuti kun mia
amiko pri miaj revoluciaj ideoj. Mi ja ne estas profesiulo kaj eĉ, se mi estus,
mi ne kredas ke mi emus esti la unua kiu volis ŝanĝi la tutan sistemon de la
psika kuracado. Revoluciulo estas homo ribelema, persista, forta kaj obstina. Li
devas batali dum la tuta vivo kaj kutime la sukceso triumfas post tie morto. Ne,
mi ne emas endanĝerigi mian trankvilan vivon, sed tamen mi fieris pro la fakto,
ke Marko ne plu suferos, pri tio mi estis tute certa.
Mi promesis al Marko daŭre
venadi kaj instrui lin. Mi sciis, ke baldaŭ li kapablos instrui sin mem. Li
loĝis en la vilaĝo situanta 30 km-ojn for de la urbo. Li vivis tie kun la edzino.
Ili estis seninfanaj. En la frua aĝo mortis la filo pro la infekta malsano.
Mi ofte cerbumis pri tio, kiel
estiĝis la sufero ĉe Marko, la sufero kiu premadis lin kaj kaŭzis apation pro
kiu li devis enhospitaliĝi.
Mi konsciis pri tio ke Marko ne
sciis pro kio li suferas. Alie li certe mencius la kaŭzon kiu turmentis lian
animon. Li ne konis la teknikon de pensado. Verŝajne liaj pensoj kolektiĝis sub
tavoloj de la nekonscio kiel iu abstrakta volvaĵo, kiun oni devas malbobeni kaj
konscie sekvi la fadenon de kialo.
Jen, kion mi malkovris en la
vivo de Marko.
Li naskiĝis en la tre malriĉa
provinco kaj en la familio riĉa je infanoj. La plej proksima lernejo estis 10
km-ojn for de la vilaĝo. La ĉifone vestitaj knaboj estis paŝtistoj kaj necesaj
helpantoj de la familio. Iun tagon, la vilaĝon vizitis fremdaj personoj kaj
postlasis libron, kiun Marko trovis survoje al la herbejo. Li ĝin foliumis kaj
rigardis kolorigitajn bildojn kaj nekonatajn literojn per streĉaj okuloj. Al
neniu li parolis pri la trovita libro nek ĝin montris al la familianoj. Ĝi
fariĝis lia sekreta ludilo. Eble li legis el ĝi siajn proprajn elpensaĵojn, ĉar
la signifon de frazoj kaj vortoj li ne komprenis. Kial li neniam pensis pri
ebleco esti instruata aŭ provi instrui sin mem restos demando al kiu eĉ li, ne
kapablus respondi. Lia deziro sin kaŝis en la subkonscio kaj tiel naskiĝis la
sufero.
Liaj gepatroj akceptis la
ŝtatan proponon translokiĝi en la riĉan provincon, kie ili ricevis dometon kaj
etan terpecon. En tiu tempo Marko jam pasis la aĝlimon por frekventi la
elementan lernejon.
Tre supozeble etas, ke li
hontis pro sia nescio kaj kvankam en tiu vilaĝo ne troviĝis analfabetoj, Marko
tamen nenion entreprenis por instruiĝi. Jam en tiu tempo li estis indiferenta
por ĉio, kio lin ĉirkaŭis laborante senĉese kvazaŭ iu aŭtomato. La gepatroj
supozis ke la naturo krei lin tia kaj estis fieraj pro sia bonkora kaj obeema
filo.
En la najbara domo vivis la
vidvino kaj ŝin vizitadis juna nevino el la malproksima vilaĝo. La gepatroj de
Marko kaj la vidvino decidis, ke la gejunuloj geedziĝu. Ili ambaŭ ne
kontraŭstaris al la komuna volo ĉar ili havis reciprokajn sentojn de plaĉo kaj
obeo. Ŝi estis solinfano kaj ŝiaj gepatroj preferis, ke la juna paro vivu kun
ili.
Marko venis en la fremdan domon
kaj ree en la alian regionon de la lando. La bogepatroj estis tre simpatiaj kaj
afablaj homoj, neniam montrintaj al li sian superecon, ĉar ĉio estis ilia
propraĵo.
"Rakontu al mi ion pri Marko" -
mi demandis lian edzinon. "Ĉu li ĉiam aspektis indiferenta por ĉio kio lin
ĉirkaŭas? Ĉu vi povas imagi pro kio li estis malkontenta?"
"Mi ne scias. Lia konduto
neniam min ĝenis. Li estas bona edzo kaj laborema homo. estas vero ke li ĉiam
silentas, sed pro tio mi neniam estis ĝenata. Mi ĉiam havis la senton ke Dio
kreis lin tia. En la lasta tempo mi rimarkis, kio lin turmentas. Iom post iom li
tute ŝanĝiĝis kaj fine li ne plu kapablis labori."
"Ĉu vi ne rimarkis, ke lia
stato pliboniĝis?"
"Nenion mi scias pri tiu
malsano, sed vi tute pravas. Li kondutas alimaniere kvazaŭ li ne plu estas la
sama persono."
Kaj la edzino pravis. Marko
progresis tre rapide kaj jam scipovis legi kaj skribi sufiĉe bone por komencanto.
La edzino mire nin ambaŭ rigardis ne komprenante, ke la instruado havas rilaton
al lia malsano.
Li fariĝis babilema, ridetanta
kaj montris videblan ĝojon pro tio ĉar li fine eniris la mondon de scio. Li
juniĝis kaj kokete ludis kun siaj movoj kiel junulo kiu la unuan fojon enamiĝis.
Mi proponis al Marko ke li
nepre frekventu la vesperlernejon en la urbo kaj finu la ordinaran elementan
edukadon.
Marko min ne plu bezoni.
"Kie mi danku al vi? Eĉ se mi
estas riĉulo mi ne povus rekompenci vian helpon."
"Eble iam en via vivo vi havos
la okazon helpi iun alian sufernton. Oni ne rekompencu tiun kiu propravole faris
ion bonan. Kaj kroem kial vi min danku? Estis por mi granda plezuro ke la
rezulto motriĝis sukcesa."
La okuloj de Marko brilis kaj
elradiis nepriskribelan feliĉon. Li havis senton de renaskiĝo. Li ne bezonis
tion klarigi al mi. Mi lin bone komprenis.
Mi me travivis la samon, nur la
kaŭzo de mia sufero ne estis la sama. Neniu min heplis. Mi studis la homan
psikon kaj estis kapabla helpi min mem. Tial, mi ellernis la tehnikon helpi la
alian.
Post la sukcese finita elementa
edukado, D-ro K, kiu restis en la amika kontakto kun Marko, proponis ke li finu
la kurson por flegistoj kaj dungis lin en sia sekcio.
Marko sukcesis en la studenta
ekzameno.
Marko fariĝis juristo. Li ne
plu suferis. Li dediĉis sian vivon kaj kapablojn al tiuj kiuj estis suferantaj.
Zora Heide