| 
               Kristnaska 
				Poezio 
              
 
              Triesta Esperanto-Asocio  
lanĉas la 4an Internacian Konkurson jaro 2010 pri la temo: 
Kristaska Poezio. 
Estas invitataj partopreni geknaboj 
el la tuta mondo,  
kun aĝo de 6 ĝis 14 jaroj,
 
kiuj sendu, ĝis la 15a 
de novembro 2010,  
siajn verkojn  al la jena adreso: 
 Triesta 
Esperanto-Asocio 
Via del Coroneo 15 
IT-34133 TRIESTE 
Italia  
Oni rajtas 
kontribui pri la supre indikita temo, per unu aŭ pli da faritaĵoj laŭ la 
kategorio: 
Kat. 1)  
Desegnaĵo (ekz: “kiel mi imagas tiun 
tradician feston”, “la Kristnaska Kripo”, “familia festo”); 
Kat. 2) 
Rakonto aŭ poeziaĵo, maksimume unu 
A4-formata folio (ekz: kiamaniere oni festas ĝin familie, pensoj pri tiu 
kristana festo, pri kristnaskaj tradicioj en propra lando, regiono, urbo; 
malgranda rakonto aŭ poeziaĵo pri kripo, pri la naskiĝo de Jesuo, kristnaska 
fabelo, …); 
Kat. 3)  
Manfaritaĵo (el gipso, ligno, metalo 
aŭ papero, aŭ el iu ajn alia materialo). 
La ĵurio atribuos al 
Kat. 2) 
aldonajn 5 poentojn por favori la 
partoprenon en tiu ĉi branĉo. 
La “rakonto” aŭ 
“poeziaĵo” estu en la internacia lingvo esperanto kaj en la gepatra lingvo de la 
aŭtoro, kaj ĉiuj aliaj faritaĵoj estu akompanataj de frazo aŭ komentario en 
ambaŭ lingvoj.
Por ĉiu verko estu ankaŭ indikitaj: 
Se eblas, 
bonvolu aldoni malgrandan foton de la aŭtoro. 
Ĉiuj konkursaĵoj prezentiĝos al 
publiko dum la kristnaska periodo 2010. 
La vizitontoj donos poentojn al la 
plej bela verko el la tri kategorioj, kaj tiuj ĉi aldoniĝos al la poentoj de la 
ĵurio. 
Oni anoncos la premiitojn, laŭ 
kategorio kaj aĝo (de 6 ĝis 8 jaroj [A]; de 9 ĝis 11 jaroj [B]; de 
12 ĝis 14 jaroj [C]) enkadre de publika ceremonio en Trieste. 
Por kromaj 
detaloj/informoj:
noredv@tele2.it aŭ
testudo.ts@gmail.it
pdf - Regularo 
en esperanto - download  |