18. 10. Monda tago de la
kravato
La kravato originas de la teksaĵo kiun portis
ĉirkaŭ la kolo kroataj soldatoj, servantaj en la regimento de "Royal-Cravate" en
la tempo de francaj reĝoj Louis XIII kaj Louis XIV.
Jen kiel ĝian devenon difinas la franca vortaro
"Petit Robert":
"Kravato, 1651, ŝtofa bendo kiun portis kroataj kavalerianoj ĉirkaŭ la kolo,
franclingva formo de Kroato; fakte, la vorto Hrvat, kroata formo de Kroato, kiu
donis hrvat, kaj poste cravat. Tiun vorton oni trovas en aliaj lingvoj: cravat
(ang.), kravate (germ.), corbat (hisp.), cvatta (it.), gravata (port.), kravat (hung.),
krawat (pol.), krawatt (sve.), kravata (kroat.) aŭ kravato en Esperanto.
la 18an de oktobro 2003 "Academia Cravatica"
kreiis la plej grandan kravaton en la mondo. Per ĝi oni ornamis la arenon en
Pula. Ĝi estis 971 m longa, 25 m larĝa kaj 450 kg peza.
Pli da informoj:
http://academia-cravatica.hr/
http://eo.wikipedia.org/wiki/Kravato
Aldonaj kravatoj verkoj de du membrinoj de KEU
1. Lina Pliško
2. Gordana Plavšić